Page:Progreso - 1a yaro.pdf/216

This page has not been proofread.
202
PROGRESO

gradon de konformeco atingis Esperanto kun la idealaj principoj de LI., kiun oni kontraŭstarigas kontraŭ la aliajn eblecojn de la solvo de la problemo de LI. Plu rajte, plu konvinkante la propagandisto diros, ke estas eble konstrui lingvon, kiu superas la aliajn lingvojn per sia propreco, se tiu diro estas tute la vereco! Nun rememoru, ke ni trovis ES. tre superan je EP. per sia perfekteco, sia logikeco, rememoru ke ni trovis ĝin pli proksima al la vera solvo de LI. ol EP. Tial ne devas konkludi ke ES. taŭgos pli bone por la propagando ol EP. Do nia demando estas respondita.

IV. Ĉu la reformo de la lingvo ankaŭ alportos al ni reformon de la propagando?

En la tri antaŭaj paragrafoj ni aprobis la necesecon de reformoj en Esperanto, kiun trovis la Delegacio, laŭ la projekto de Ido; ni trovis, ke ES. tre superas EP. per sia logikeco, reguleco, perfekteco, internacieco, fine ni trovis, ke ES. taŭgos pli bone por la propagando ol EP. Ĉu oni scias ĉion tion en Esperantujo? Ĉu eble oni sciis ĝin de longe en Esperantujo? Jes, mi opinias, ke oni sciis jam de longe, ĉar se oni traserĉas la voĉojn pri la reformo en la esperantistaj jurnaloj, leteroj kaj paroloj, oni trovas multajn konsentojn pri la reformo. Eble ne pri la projekto de Ido; sed oni aprobas, ke oni povas fari reformojn en Esperanto. Tamen oni trovas preskaŭ ĉie unu ideon kiu malfaciligas la nepran akcepton de la reformo. Oni trovas tian strangan ideon tre nedubeble esprimatan en la no 27 de la gazeto « Esperanto » de Genevo. Tie ĉi oni povas legi :

« Movado Esperantista. Ni ricevis multenombrajn fidelecajn deklaraciojn de diverslandaj grupoj esperantistaj. La loko mankas al ni por represi ilin tute, sed ili ĉiuj estas redaktitaj laŭ la sama spirito : ĉiaj subitaj ŝanĝoj aŭ perdekretaj plibonigoj estus en la nuna tempo treege danĝeraj por nia lingvo, neniu havas la rajton trudi reformojn al la esperantistaro, nenio certigas nin, ke la proponitaj ŝanĝoj estus por ĉiam finitaj. La projekto de Ido ne estas pli bona, aŭ eĉ estas pli malbona ol Esperanto, ĉia grava reformo forprenus de ni la konfidon de