Page:Progreso - 1a yaro.pdf/217

This page has not been proofread.
203
PENSOJ PRI LA REFORMO EN ESPERANTO

la publiko kaj neebliqus ĉian postan propagandon por lingvo infernacia ».

Kun vera miro oni vidas tie ĉie esprimata la ideon tre strangan : ke la enkonduko de reformoj forprenos la konfidon de la publiko al la LI. afero, « neebligos ĉian postan propagandon ». Oni miregas aŭdante opinion, kiu pruvas tiel malmultan konfidon pri la rezono kaj la prudento de la homaro ! Ja ĉu estas vera, ĉu estas fakte vera, ke la esperanta propagando ĝis nun laboris kun tiu ĉi ideo, ke la publiko havas la komprenon de malsaĝulo, aŭ de nerezona besto, kiun oni nur povas eduki per sistemo « por ĉiam finita » ?

Ho eraro, bedaŭrinda eraro ! Se fakte estas vere, ke la ĝisnuna propagando estis bazita sur tia principo, tiam la demando estas necesa, kiun ni faris en tiu ĉi artikolo : Ĉu la reformo de la lingvo ankaŭ alportos al ni reformon de la propagando ?

Ni tuj respondas la demandon : Jes ! Estas tute necese, ke ĝi alportos reformon en la propagando, kaj ĝi alportos ĝin.

Multaj faktoj iĝas nun klaraj, se oni komparas ilin kun la propaganda principo esprimita de « Esperanto », ke oni povas fari propagandon nur kun « por ĉiam finita sistemo » de lingvo. Ĉiu esperantista librovendisto scias, ke post propaganda parolado pri Esperanto la nombro de venditaj gramatikoj treege kreskas, sed samtempe en la klubo oni tre bone scias, ke la kresko de l’ anaro ne proporcie fariĝas. Mi konas statistikon pri tiu fakto. Estas certe, ke po cent aĉetitaj grama tikoj oni ricevas ofte nur unu aŭ du novajn Esperantistojn[1]. Nun oni tre facile povas klarigi tion. La propagandisto ekscitas la homojn per sia parolado. Li konvinkas ilin per la frazo de mirinda, tute perfekta, neŝanĝebla sistemo de lingvo, kiu estas « finita por ĉiam ». La venkita homo rapidas post la parolado ĉe la librovendisto, aĉetas gramatikon, legas ĝin kaj trovas kelkajn erarojn de la lingvo. Samtempe li rememoras tre bone, ke la propagandisto ekkriis kun bruo : « Nia sistemo estas praktike ekzamenita, ni neniam ŝanĝos ĝin! » — « Ho », diras nun la trompita homo, mi trovis erarojn kaj oni ne

  1. On esas pregata konfrontar kun ta atesto la fanfarona anunci, ke ca o ta lernolibro vendesis ye 40, 50 o 60000 exempleri. [N. D. L. R.]