tiu korekta sintenado kaj justeco antaŭsignalo de via eventuala sukceso.
Kiel mi komprenas la aferon, vi kaj viaj kunbatalantoj ankoraŭ konsideras vin kiel Esperantistoj, sed progresemuloj Esperantistaj. En tiu ĉi kategorio mi metas min mem.
Tial mi ne forlasos la Esperantajn vicojn : ankoraŭ tie mi batalados por lingvo internacia, por Esperanto kiel la plej bona solvo de la demando, eĉ por la malnova Esperanto kiel la nuna, hodiaŭa solvo, dum mi esperas ke post nelonga tempo ni povos havi plej bonan Esperanton. Antaŭ ĉio mi batalados por interkompreniĝo kaj interkonsento de la bonvoluloj en la vicoj konservativa kaj progresema. Tiu ĉi devas esti mia rolo.
Lingvo Internacia estas antaŭ ĉio praktika afero. — afero de interkonsento, de kutimo, eĉ de rutino, se vi deziras uzi la vorton. Tial, oni ne pevas, kiel praktikaj personoj, kaj ni estas tiaj en la U. Ŝ., forlasi Esperanton. Ni devas uzi ĝin kiel ĝi nun estas, kaj en niaj plibonigoj ni devos ŝanĝi kiel eble pli malmulte.
Pri la multnombro estas vere, ke ne-estas iu ajn agado escepte la anstataŭigo de la nuna pezega, malfacila oj per la simpla, belsona, pli internacia i. Sed eĉ tiu anstataŭigo ne estas rompo granda en la lingvo, ĉar ĉiu Esperantisto ĉiam rekonis la intiman rilaton de j kun i.
Kompreneble, oni povos diri, ke konfuzo stariĝos pro la finiĝo « i » de la infinitivo. Bedaŭrinde tie ĉi oni devas fari radikalan ŝanĝon : estas necese forgesi, ke « i », almenaŭ kiam ĝi estas sola, ne rilatas al la infinitivo. Sed la ŝanĝo en la infinitivo farita de Ido estas multe tro radikala : ĝi kontraŭbataladas samtempe la simplecon, internaciecon, kaj la malnovan Esperanto[1]. Ĝi estas entute kondamninda.
Unue, unu formo sufiĉas por la infinitivo.
Due, estas absolute malbona afero, — ŝanĝi la lokon de la akcento. Tiu faras la lingvon malpli simpla; kaj pro neniu kontentiga kaŭzo francigas, nov-latinigas nian internacian lingvon.
Unu formo, sola tiu finiĝanta per ir kaj havanta la akcenton sur la antaŭlasta silabo, estas multe pli bona solvo de la afero. Se oni ne ĉiam aŭdos la finan r, — tio ne estas grava afero, kaj en la skribado oni ĉiam trovos ĝin.
- ↑ Omna chanjo esas necese kontra a EP. Se Progresemulo aceptas la chanjo di l’ infinitivo, co esas la vicigo di l’ arbitriala finalo i per l’ internaciona finalo -r, on povas nur diskutar, kad on devas admisar un infinitivo o tri. Semblas utila havar tri (por evitar formi simila a la malbelega esti estinta!), e lor on povas adoptar nula sistemo plu simpla e plu konforma a la malnuva Esp. kam la tri vokali a, i, o, kun la sama senco, quan li havas en la tempo di indikativo e di participo. Ol koncilias do « la simpleso, l’ internacioneso » e… la konservemeso. [N. D. L. R.]