Page:Progreso - 1a yaro.pdf/291

This page has not been proofread.
277
ESPERANTO ED ESPERANTISMO
ESPERANTO ED ESPERANTISMO
en la vidkampo de plej komunvica esperantisto.

Multon da politiko oni faras nun en la ujo de esperantismo, kaj ankaŭ de politika vidpunkto oni traktas la « evolucion » de lingvo mem. Evolucio en tiu senco povas eĉ esti observata kiel jam fariĝinta. Iam Esperanto, por batali homajn indiferentecon kaj inercion, fiere apogis sur la reguleco kaj kunsekveco de sia sistemo; nun por tio ĝi metas esperon sur politiko. Iam ĝi faris alvokon al la logiko, plej supra homa eco, de tre malsimpla karaktero; nun, laŭ certigo de iu tre respektinda aŭtoro, Esperanto postulas de siaj anoj nur unu kvaliton, simplegan, sed de naturo sufiĉe brutara, kaj en kvanto triobla ol la normala homa, nome la disciplinon. Ĉu tio ne estas natura evolucio kun ĝiaj transformigoj?

En mia eco de amasano mi modeste opinias disciplinon kiel objekto esence utila……… al paštistoj, kaj renkontinte postulon de ĝi sur min direktitan, mi ĉiam permesas al mi demandon : en kies interesoj oni deziras min ŝafigi? Certe, mi volonte konsentus meti « disciplinon » skribite sur la verda standardo, sed kun nepra almeto : « de logiko », kiu laŭ sia naturo mem estas plej leĝa disciplino de la saĝo kaj rezonado.

Ĝuste en senco logika eblas nun leviĝi iuj duboj kaj emoj al skepticismo en koroj de amasanoj neŝafigitaj. Ilin ĝuste naskas provoj de dogmizado, disciplinaj inspiroj, bruaj patriotemaj alvokoj, egaj timoj, kiujn oni penas instigi per mondaj cirkuleroj, ĉi-ĉiuj ĉiamaj nedubaj signoj, ke en ludo enĵetiĝis personaj interesoj e profitemoj. Pro kio venas ĉi tiu tumulto?

Ĝi devenas el kelkaj bonintencaj kritikoj adresitaj al Esperanto, el ŝanĝ-proponoj faritaj per personoj Esperanton bone sciantaj, deklarintaj sin amikoj de Esperanto, tion en certa mezuro pruvintaj, intencaj kaj tre eblaj esti al Esperanto utilaj.

Vere iom stranga ligo inter kaŭzo kaj fenomenoj produktitaj!

Ĉu Esperanto estas tiel malforta, ke la tuŝo de kritiko povas ĝin faligi? Se jes, ne taŭgas ĝin subteni; ĝi falos neeviteble.