Se la sorto de Esperanto estas cedi lokon al iu sistemo evidente pli perfekta, amikoj de lingvo internacia povos pro tio nur ĝoji, ĉar la lingvo internacia gajnos.
Mi parolas tiel kiel malnova, multjara esperantisto-amasano, sed ne esperantisto-klubano, liberanta min de iu ĵuro de « fideleco al netuŝebleco »[1]. En tuta mia modesteco amasana mi tamen ne allasos, ke personoj min instruintaj en gramatiko kaj alfabeto devas resti por mi ankaŭ aŭtoritatoj aŭ majstroj en politiko, moralo kaj saĝeco, kaj mi permesos al mi ekspozicii miajn personajn opiniojn kaj kritikojn, tiel nesaĝaj ke ili estu.
Mi do opinias, ke vera amiko de lingvo internacia, se ne « vera esperantisto », nefacile rifuziĝos je emo havi ĝin en eble belaj kaj perfektaj formoj, ke li ne volos fermi siajn okulojn sur ĉio malutila al tiuj ecoj, kaj ke tia konvinko influos lian politikon. Li ankaŭ ne permesos sin mutonigi aŭ ŝafigi ĝisgrade por ekkredi ke ia arta sistemo, elpensita per unu homo en sia kabineto, en kiu volataj ajn ŝanĝoj eblas esti realigitaj en unu klubana kunveno, povas ed devas esti konsiderata kiel kelka nacia lingvo formita dum jarmiloj, akompaninta la disvolviĝon de la nacio mem.
Se, en kombinado de suprediritaj starigoj, tiu amiko de internacilingveco rigardos Esperanton kiel sistemo larĝe vastegiĝonta en la mondo, kiel vera servilo de internaciaj komunikoj, li necese alvenos al la konvinko, ke ĉiuj ŝanĝoj kaj reformoj en Esperanto, kapablaj ĝin perfektigi, devas esti faritaj kiel eble pli balde, tuj se eble. Tuj, kiam Esperanto statas en fazo de komenca vastiĝado, ne konata eĉ je nomo al ti-kiuj ĝin bezonos; kiam la nombro de ĝiaj anoj prezentas veran nul kompare kun tiu al kies uzo ĝi sin difinas; kiam la kutimo de tiuj nemultaj esperantanoj povas nur esti ege modera; kiam personojn esperante fluanteparolantajn oni
- ↑ Samtempe mi tamen ne forgesas ke Esperanto, kiel ĝi statas nun, estas akceptita kiel apartenaĵo de la speco de klubo Esperantista, al kies membroj ĝi donas realan, alkonitan, bonetan rimedon kompreniĝi inter si. Kiel membro de tiu klubo, mi restas fidela, sen ia ĵurado, al la dirita komprenigilo en klubanaj rilatoj. Mi supozas plue, ke ĉiuj klubanoj estas egalaj inter si. La sola penso, ke en tiu klubo iam formiĝos povo, aŭtoritato, aŭ reprezentantaro havonta rajton sur miaj ideoj kaj opinioj; ke iu ĉefo, mastro aŭ majstro eblos min pro ili « ekskomuniki », igus min forlasi la klubon kun tuta rapido…. Mi konfesas tamen ke ĉi-ĉio estas entute neseriozaĵoj, kaj neniam mi povas rilatiĝi serioze al klub-sportivaj « lojaleco kaj honesteco », pri kiuj naive parolis iu redakcio.