Page:Progreso - 1a yaro.pdf/293

This page has not been proofread.
279
ESPERANTO ED ESPERANTISMO

ciferus ĉu per tri dekoj[1]; kiam Esperanto servas ankoraŭ nur al celoj kaj negocioj ete seriozaj; kiam ĝi, mankanta ankoraŭ milojn da necesaj vortoj, havigis nek unu nacion je sia iom plena vortaro; kiam, fine, aŭtoroj ĝin perfekte kaj delonge konantaj tamen sentas la bezonon de perfektigo.

Komprenebla do estas ke tiu li, tiu amiko de internacilingveco, ŝatos kiel feliĉa ĉiun okazon, oportunan kaj neoftan, profitigan por la reformoj alportindaj en Esperanto, spite al dogmo de netuŝebleco, per kiu kaj kiom ajn tia netuŝebleco estu proklamata.

Tian feliĉan okazon li, nature, ekvidis en la adopto de Esperanto per la konata Delegacio. La okazo montris sin nedube utilega ne nur por bonigo de Esperanto sed ankaŭ por ĝia vastigo kaj fortikigo en la mondo (celoj ekspoziciitaj kiel plej ĉefaj per aŭtoritatoj-esperantistoj); en ĉiuj rilatoj ĝi estis profitema kaj profilinda. Serĉi agordon kun Delegacio, altigadi ĝian aŭtoritaton, profiti je laboro tie farita, estis inda, saĝa, justa, utila. Ĉi ĉiuj konsideroj estis oferitaj al principo de netuŝebleco. Malutilo kaj bedaŭrindeco de la misrezultato tial iĝinta esas tiel evidentaj, ke estus alte dezirinda ke esperantistoj-neklubanoj kunvenontaj Dresdenan kongreson eldiru rilate la konflikto ilian opinion, kaj tiu certe esos pli aŭtoritata kaj pli matura ol la famigata Bulonja Deklaracio.

Kurioze estas vidi pro kio devenis la eraro. Tial, mi pensas, ke Esperanto estis traktadata, ne kiel internacia komuna lingvo, eĉ ne kiel aparteno de nunaj esperantistoj, sed kiel apartenaĵo de mastroj de Esperanto. Jes, sinjoroj! Esperanto havas mastrojn, kaj tio difinas ĝian politikon. Agorde kun diro de iu angla infano en Cambridge, inter la esperantistaro formiĝis reĝo, kaj lin alkonis la kortanoj. Oni forgesis veron, kiun balde oni instruados al infanoj en lernejoj : ke kie aperas reĝo, tie malaperas pli ol unu utilulo. La reĝeco do difinis politikon de Esperanto. Anstataŭ malkaŝaj diskutadoj, ĉiam utilaj al la afero, ĉiam viglantaj por ĝi komunan atenton, vivigantaj esperantanojn, altirantaj intereson de seriozuloj,

  1. Impresita per la ĉeesto kaj observado al du lastaj kongresoj, mi tute sincere faras ĉi tiun ciferan starigon kiel kontraŭpezo al supozoj de iu aŭtoro, kiu en kalkulo de nunaj esperantistoj atingis la sumon de 300 000 (tricentmil! Vidu The British Esperantist, Maja kajero, paĝo 82a). Tiu ĉi cifero estis korektita en l’Étoile Esperantiste (p. 72a) per altigo ĝin en 500 000 (kvin centmil).