Page:Progreso - 1a yaro.pdf/296

This page has not been proofread.
282
PROGRESO


Konfuziĝo jam komencis. Tre utilajn montrojn en tiu senco faris Sro Couturat en sia verko pri derivataj formoj. La « principo de renverseco » devas esti savota en nomo de logiko, kies tuŝrajtoj ne povas esti neigataj eĉ per tibeta Dalaj-Lamo. Ĉu taŭgas bari vojon al noveproponitaj afiksoj? Ŝajnas ke ili trakuŝigos ĝin ili mem. Sufikso al, rifuzata per fideluloj, jam reĝas kiel okaza en tuta vico da vortoj (universal.....). Similon prezentas multaj finiĝoj per iv, ik, oz. Ĉu estas pli facile memori eventualan organiz ol reguleman iz? Ĉu esas pli facila memore ĉeteni konstru plus struktur, ol strukt ur?..... Tuta vico da substantivoj signantaj profesiojn, metiojn aŭ oficojn havas la finiĝon or. Ĉu ne decas leĝigi tiun or en ĝia ofico? Multaj francaj vortoj kunmetitaj eniris ĉe ni kiel radikoj (definitiv, koincid, provizor, evident,…). En multaj la prefikso kon kaj aliaj, evidente havantaj prefiksan karakteron, ne estas tamen havigitaj je preciza senco. Se ni havas deduki, induki, konduki.... kial ne havi simplan duki? Kial klami ne ekzistos vice kun deklami, proklami? Prenu ni ekzemple tre utilan al esperantistoj internacian antipatriotism (kun aro da similaj vortoj) kaj demandu : kiom da Esperanta oni trovas tie ĉi? Oni devas konfesi, ke male oni ĉie trovas multon da senregula, da nelogika, nekonstanta, multon da mal-Esperanta. Ĉu la dogmo de netušebleco ne estas proklamata por fermi la pordon al pluaj similaj pekaĵoj, kies nombro povas iĝi senlimita? En tiu okazo decide ĝi havus ian prayon, ĉar alie oni devos starigi apartajn regulojn por kripligo de francaj vortoj[1]. Vere, se la okazeco tiom superas ol reguleco, tiam Esperanto ne estas pli sistemo logika aŭ logikoza, sed nur logikatra.

Por konkludi mi starigas tre serioze tiujn demandojn :

Ĉu ni devas paciĝi kun diversaj difektoj de sistemo bonege koncepciita, kun ĝiaj mallertaĵoj, ellasoj, eraroj, rapideme enkondukitaj en ĝi per la unuaj verkistoj, nunaj pretenduloj al netuŝebleco?

Ĉu ni devas negliĝi, pro kelkaj minutaj politikemaj konsideroj, logikan agordecon de lingvo internacia, konsistigantan ĝian veran belecon kaj forton, tiel helpegaj al ĝia monda vastiĝo?

  1. Ŝajnas al mi ke esperantistoj-francoj devas pli ol iuj alilandaj suferi pro tia kripligo igita al ilia patrolingvo, ĉar Esperanta fonetiko aparte malsimilas kun la franca; italiana agordus multe pli.