Page:Progreso - 1a yaro.pdf/297

This page has not been proofread.
283
ESPERANTO ED ESPERANTISMO


Ĉu estas iom saĝa aŭ taŭga kalkuli sur proponataj, en celoj de plibonigo, pli ol strangaj, « iom post iom », kaj sur « natura evolucio » de esence malnatura lingvsistemo farebla kaj refarebla dum kelkaj semajnoj?

Mi eĉ ne demandas, ĉu ni devas en tiu okazo doni iom seriozan signifon al la altata akto de Bulonja Deklaracio, akto je kiu la aŭtoro, aplaŭdata je siaj amikoj kaj respektantoj, preteme subskribis la netuŝeblecon de sia propra verko.

Kiaj povas esti respondoj al ĉi tiuj demandoj, respondoj de iu ajn esperantisto amiko de internacia lingvo, kiu ekvolus konsideri la aferon ne de « klubana » vidpunkto sed, male, liberinte sin de tiu klubeco, kiu nun konsistiĝis ĉirkaŭ Esperanto? Kiu ne scias, ke al ĉiu komuna demando, tute nature kaj neeviteble, algluiĝas en granda kvanto tre diversaj personaj interesoj ed emoj, ambiciaj, partiaj, politikaj, poŝaj? Kiu ne scias ke en nuntempa vivordo homo ne povas esti alio ol altgrade sinvendema estulo? Des pli oni devas peni, ke la decidoj en similaj okazoj ne falu en la manojn de rekte interesataj. Sinjoroj esperantistoj devas do bone memori, ke ili ĝuste havas decidi pri tio kio, trovante sin en iliaj manoj, tute al ili ne apartenas. Do fari alvokojn al « lojaleco kaj honesteco », bone komprenataj, ne estus vana.

Oni povas esperi ke la Dresdena Kongreso ekvidos ne malmulton da seriozaj, mempensantaj esperantistoj, kontraŭstaremaj al ŝafigo kaj disciplino, devgrade taksantaj inspirojn suflatajn per mastroj, majstroj, reĝoj kaj vicereĝoj. Jen en kia maniero, ŝajnas al mi, tiaj kongresanoj, venontaj kun intencoj ne ekskluzive festemaj, povas fari al Esperanto nemalgrandan servon, provante korekti la bedaŭrindan missukceson de la konflikto kun Delegacio kaj evitigi minacantan duecon. Efektive, speco de milito inter « verdaj kaj bluaj », iom ridinda por profanoj, eblos malutili Esperantan vastiĝadon. La rimedo verŝajne ne estos tute en gusto de vicereĝoj, tamen ĝi neniel minacas je ia anarĥio, eterna timo de paŝtistoj ĉiaspecaj.

Ideo de iu kompetenta personaro, Akademio aŭ Komitato, kapabla je saĝa decido pri nuntagaj demandoj, jam naskiĝis en diversaj partoj de la Esperanta tendaro. Profitu ni je tiu ideo kaj elektu dum la kvara Kongreso specialan komitaton, al kiu ni donos tre difinitan komision trarigardi sistemon kaj vortaron Esperantajn kaj projekti ĉiujn reformojn eblajn