Page:Progreso - 1a yaro.pdf/36

This page has been validated.
22
PROGRESO

estas la lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difinita per la tradicio kaj la ĝisnuna verkaro.

2o La lingvo devas pliperfektiĝadi iom post iom laŭ la vojo montrita en la antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, kaj neniel per verkoj pure teoriaj aŭ komitataj decidoj ».

(Sekvas la nomoj de la subskribintoj).

Nu, tiu tagordo, kiu ŝajnas kontraŭa al la reformoj, estas reale tute favora al ili.

Unue, ĝi konfesas, ke la lingvo devas « pliperfektiĝadi ». Sed kiel povas okazi tiu « iom-post-ioma pliperfektiĝado[1] », se oni ne klare konstatas kaj difinas, unuflanke, la difektojn aŭ mankojn de nuna Esperanto, kaj aliflanke la celon, kiun oni devas celi en tia perfektigo, nome la idealan Esperanton, kiun oni devas « iom-post-iom » realigi? Tiun idealan Esperanton ni proponas nun al la Esperantistoj, nenion plu!

Sed, oni diros, tiu « pliperfektiĝado » devas efektiviĝi laŭ la metodo montrita en l’Antaŭparolo de la Fundamento. Bone! sed, laŭ Dro Zamenhof mem, tiu Antaŭparolo « ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco. » Ĝis plena nerekonebleco! Ne maltrankviliĝu, karaj samideanoj : ni ne trouzos la grandegan liberecon, kiun la Majstro bonvole donas al ni. Sed se la Fundamento permesas ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco, tiam ĝi nenion signifas, kaj la certigoj de fideleco al la Fundamento ankaŭ signifas absolute nenion.

Tion ja sentis la redaktintoj de la tagordo, ĉar ili difinas la lingvon, ne per la Fundamento, sed per la « tradicio » kaj per la « ĝisnuna verkaro ». Sed nenio malhelpas, ke ni ŝanĝu la tradicion, aŭ pli bone kreu alian tradicion, kaj alian verkaron, kiu difinos alian lingvon, kaj baldaŭ la Esperantistoj povos elekti libere inter du tradicioj ! Ĉu oni diros, ke nur la Zamenhof’a tradicio estas la bona, kaj nur la « ĝisnuna » verkaro estas leĝdona? Sed kial limigi tiel severe la bazon de la tradicio? Ĉu de nun nenia verko povas plu esti klasika kaj modela? Tion neniu saĝa homo povas aserti. Estas do permesita aldoni al tiu verkaro aliajn verkojn, kiuj povos «iom post iom » aliigi la « ĝisnunan tradicion».

Fine, oni alskribas nenian aŭtoritaton al la « teoriaj verkoj ». Bone! Sed se la teorio kiu antaŭiras la praktikon estas netaŭga, la teorio kiu sekvas la praktikon kaj tiras lecionojn el ĝi estas eble pli utila kaj valora; nu, tian teorion ni faris, kritikante Esperanton en ĝia « ĝisnuna » evolucio. Cetere, se oni malŝatas la teorion, oni devas esti kontenta, ke ni praktikas « nian » lingvon. Aliflanke, oni

  1. Ido, quan on akuzas komplikar la linguo, dicus plu simple : « progresiva » o « gradoza perfektijo ».