Progreso/Unesma Yaro/Numero 1/Raporto pri la laboroj de la Konstanta Komisio

UNESMA YARO
PROGRESO No1
Marto 1908

Raporto pri la laboroj de la Konstanta Komisio
da Louis Couturat e Léopold Leau
Temo : Diversaji
[ 9 ]
RAPORTO
pri la laboroj de la Konstanta Komisio.

Dum la kunsidoj de la Komitato estis jam deciditaj en la Gramatiko de Ido la sekvantaj korektoj :

§ 1 : j povos esti pronuncata kiel j franca ; x, kiel gz ; qu, kiel kv.

§ 13 : minme estos anstataŭata per minim(‑e).

§ 16, noto aldonota : « Infinitivo aŭ participo konstituas propozicion. Ekz. : Me vidis leono ekirar ek sua kaverno ; me trovis il lektanta sua jurnalo ».

§ 40 : Oni uzos no por diri D. nein, E. no, F. non, k. t. p. Ne D. nicht, E. not, F. nepas.

§ 42 : Oni povos forigi de post nomo de mezuro aŭ kvanto : metro drapo ; taso teo.

§§ 69, 77 : proxim(‑e) anstataŭ prox(‑e).

§ 82 : La vorteti ad, ed, od povos esti eliziitaj, t. e. forlasi la d por belsoneco ; sed ad estos uzata plena en kunmetado.

§ 88 : sis anstataŭ ses (nombro 6).

§ 139 : sufikso ‑end anstataŭ ‑ind (« kiu devas esti… »).

§ 140 : sufikso ‑ind anstataŭ ‑ign (« kiu meritas esti… »).

§ 150 bis : oni alprenas novan prefikson mis‑ por esprimi : erore, malprave. Ekz. : mis-audar, mis-komprenar.

La konstanta Komisio faris nur unu kunsidon, la 25 oktobro matene. « Ĉeestis : Soj Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen kaj Couturat. Pri la pronomoj, nenia decido estis farata. Pri la konjugacio, la komuna opinio estis, ke konvenas konservi plej kiel eble la konjugacion de Esperanto. Oni poste diskutis diversajn praktikajn demandojn, kaj la Komisio disiĝis, rezervante fini la diskutojn per korespondado, kaj, se bezone, ree kunveni ». (Traduko de la protokolo de tiu kunsido, subskribita de la kvar membroj ĉeestantaj).

La Komisio ricevis poste kelkajn proponojn, ĉu de siaj membroj, ĉu de eksteruloj, rilate al diversaj punktoj de la gramatiko. Ĉiuj tiuj proponoj estis komunikitaj al la membroj kaj letere diskutitaj. La 13a decembro 1907, laŭ la deziro esprimita de la prezidanto, So Ostwald, la sekretarioj sendis al la membroj demandaron enhavantan ĉiujn demandojn diskutitajn kaj decidotajn. La voĉdonado pri tiu demandaro [ 10 ]estis fermita la 20a februaro 1908, kaj jen estas la resumo de la decidoj faritaj :

La pronomoj personaj estos, en ununombro : me, tu, vu (2a pers. respekta) ; il (m.), el (f.), ol (n.) ; en multnombro : ni, vi, li (por la 3 genroj) ; kaj, kun distingo de genro (laŭ bezono) : ili, eli, oli. Pronomo refleksa : su (ne varianta).

La pronomoj-adjektivoj posedaj estos : mea, tua, vua, por la 3a pers. unun. : sa ; nia, via, lia ; ilia, elia, olia. Se oni bezonas distingi la genron de la posedanto en ununombro, oni prefixigos al sa la pronomojn : il, el, ol, kaj oni ricevos tiel : ilsa, elsa, olsa. La multnombro de ĉiuj tiuj pronomoj estos farata anstataŭante ‑a per ‑i (nur kiam ili estas pronomaj, t. e. solaj). La poseda pronomo de la refleksa estas sua, multn. : sui. La uzo de tiu pronomo estas deviga nur kiam salia estus dusenca.

Konsekve : oni reprenas nun (anstataŭ nunk) ; nu (anstataŭ na), kaj yes (anstataŭ si).

La montraj pronomoj estos : por proksimeco : (i)ca ; por malproksimeco : (i)ta. Ne variantaj kiel adjektivoj ; kiel pronomoj, faros multnombron per i anstataŭ a : ici, iti. Neŭtrala formo (por objekto nedeterminata) : ico, ito. La komenca i povas esti forigata, se la bonsoneco ĝin permesas.

Kiam oni bezonos montri la genron, on prefixigos il, el, ol al la formoj sengenraj ca, ci, ta, ti. Oni ricevos tiel : ilca, elca, olca ; ilci, elci, olci ; ilta, k. t. p.

La formoj kun c servos kiel ĝeneralaj montriloj (sen distingo de proksimeco) ; la formoj kun t servos kiel korelativoj de la pronomoj relativaj qua, qui, quo (ta qua, ti qui, to quo).

Oni alprenas la konjugacion sintezan de Ido en pasivo, t. e. la formojn (laŭvolajn) : amesas (esas amata), amesis (esis amata), amesos (esos amata), amesus (esus amata), amesez (esez amata), amesar (esar amata). Sed oni ne alprenas la konjugacion sintezan de Ido en aktivo, t. e. la sufikson ‑ab, por la tempoj kunmetitaj, antaŭaj (formoj : amabas, amabis, amabos, amabus, k. t. p.)

Oni alprenas la sufikson ‑opl anstataŭ ‑obl (por nombroj), por havi la verbon obligar devigi.

Oni alprenas la sufikson ‑er (kiu estis forigita kun sia nuna senco) por montri la amatorojn (de arto, metio aŭ sporto), distingatajn de la profesiistoj : cikl-ero, cikl-isto.

Oni alprenas la prepozicion segun anstataŭ slon (laŭ Esp.). [ 11 ]Oni alprenas la sufikson ‑yer anstataŭ ‑ing kaj ‑yer (de Ido) samtempe : t. e. anstataŭ ‑ing de Esperanto kaj ‑uj uzata por la nomoj de arboj aŭ plantoj (derivitaj de la nomo de floro aŭ frukto), kun la senco ĝenerala : « kiu portas ». Ekz. : pomyero, rozyero, fragyero ; kandelyero, plumyero, cigaryero. Cetere la uzo de ‑yer en tiu lasta senco estos malofta.

Oni nenion decidis pri la demando, ĉu oni alprenos por la nombroj da dekoj nomojn apartajn, kiel duenti, trienti, k. t. p. ; nek pri la demando, ĉu oni alprenos por kelkaj prepozicioj, kiel ad, kun, formojn diferencajn en kunmetado.

La Sekretarioj de la Komitato,
L. Couturat.
L. Leau.